Kvinoble por la nacio = kvinoble malĝuste

Argumentoj kontraŭ naciistoj‘
Ĉiu nacia ideo asertas, ke homoj kunapartenas kiel kolektivo, alivorte kiel nacio. Tiu nacia kunaparteno laŭdire ekzistis antaŭ la ŝtato. Sed vere estas precize male. Pri tio, kiu membras en nacio, decidas la respektiva ŝtato. Ĉiuj pravigoj por nacioj estas fabeloj. Tamen, nacioj estas pli ol kolektivaj fantazioj: per tio, ke aro da homoj estas submetita al iu ŝtata potenco, la ŝtato produktas komunaĵojn inter ili: ili estas ĉiuj submetitaj al ĝiaj leĝoj, devas lerni ĝian lingvon aŭ marŝi por ĝi en militon kontraŭ aliaj nacioj. La mensogo pri la nacio kaj pri komuna nacia intereso iĝas „praktike vera“ nur tiam, kiam homoj amase kredas je ĝi (ekzemple militante en la nomo de „sia“ nacio kontraŭ aliaj homoj, kiuj kontraŭ ili same faras). Homoj, kiuj komprenas sin kiel parton de nacio (do sentas sin germanoj, nederlandanoj, egiptoj ktp.) manĝis la naciecan merdon. Ili ne vidas, ke pro la kapitalismo iliaj bezonoj nur tiam estas prikalkulataj, kiam ili havas monon. Monon, per kiu pagi la rimedojn por la propra bezonkontentigo en la merkato. Ili ne vidas, ke ŝtatoj starigas kaj trapuŝas la kondiĉojn, kies sekvo estas la kapitalisma mastrumado. Kaj kun ĝi la konkurenco de ĉiuj kontraŭ ĉiuj je laborlokoj kaj mono. Ĉe la nuntempa stato de la tekniko, neniu sur la Tero devus malsatmorti, kaj ĉiuj povus havi bonan vivon. Ni devus nur komune disponi la rimedojn de produktado kaj pripensi, kiel ni volas racie produkti kaj distribui la rimedojn por kontentigi la bezonojn de ĉiuj.

Ke nuntempe ĉiuj estas ŝtate dividataj en naciojn kaj popolojn, estas tiel normala afero en kapitalismo kiel estis en la mezepoko la imago, ke Dio dividis la homojn en servutulojn kaj nobelulojn. Naciistoj estas ne nur la nazioj, sed ĉiuj, kiuj opinias, ke estas normale imagi sin germano, brazilano, ĉino ktp. kaj opinii „sian“ respektivan ŝtaton bona. Por klarigi, kial ni ĉiuj estu specigataj en naciojn kaj popolojn, oni proponas diversajn naciismajn argumentojn (komunecon de „raso“, lingvo, historio, kulturo, valoroj). Kvin tiajn pravigojn oni prezentos kaj refutos en la posta teksto.

„Ni estas nacio, ĉar ni havas komunan sangon / ĉar ni estas popolo, kiu estiĝis per biologiaj komunaĵoj.“
La imago, ke nacioj estiĝis pro biologiaj komunaĵoj, aŭ ke homoj povas esti specigitaj laŭ „rasoj“, estas malĝusta. De kiam ekzistas homoj, ekzistas migraj translokiĝoj. Kaj la landlimoj (kaj ene de ili la loĝantaroj) de la naciaj ŝtatoj (de kiuj la plej grandaĝa estas malpli ol 250-jara) atribuendas al hazardaj faktoroj: militaj venkoj aŭ malvenkoj dum iliaj fondo kaj historio. La imago pri nacioj kiel biologie unuecaj kolektivoj estas do ridinda. Kaj eĉ se ĝi estus vera: Nur el tio, ke ni havas kun aliaj homoj komunajn korpajn trajtojn, ne sekvas komuna esenco, komunaj pensado kaj agado. Kaj ankaŭ ne sekvas argumento por partianeco por la nacio, en kiu ni hazarde naskiĝis. Kiu pensas rasisme, tiu klarigas (realan aŭ imagatan) ekziston de homaj karaktertrajtoj kaj kondutmanieroj per ilia aparteno al difinita „raso“, nacio, kolektiva homnaturo. Por rasistoj, la konduto estiĝas finfine el la naturo – kaj ne el specifaj sociaj kondiĉoj, en kiuj ni trovas nin kaj al kiuj ni povas aŭ tiel aŭ alie poziciiĝi. Unu kutima biologia distingo, kiu koncernas la sangon, estas la sangogrupoj. Tiuj troviĝas ĉe ĉiuj homoj. Neniu nacio povas rezervi propran sangogrupon por si. Kompreneble homoj havas diferencojn (variojn) en ĉiaj eblaj korpaj trajtoj (fingrolongo, okulkoloro, orelformo, farbiĝo de la haŭto, lerto fari langorulon, ktp.) – depende de tio, kion oni pro kiu ajn kialo komparas. Ĉiu imago pri „raso“ antaŭpremisas, ke eblas dislimi unu kolektivan homan naturon disde aliaj homaj naturoj. Ĉiuj disdividoj kaj specigoj de korpaj trajtoj estas arbitraj. Ekzistas nek kolektivaj homaj naturoj, nek karakteraj trajtoj ligitaj kun tia. Pro tio ankaŭ ne eblas derivi naciojn de biologiaj tipoj kaj karakterizaĵoj.

„Ni estas nacio, ĉar ni parolas komunan lingvon.“
Tiel malmulte kiel eblas klarigi la nacion per la naturo, tiel malmulte eblas fari tion per la lingvo. Svislando kun siaj kvar naciaj lingvoj montras, ke lingvo ne povas esti la decida afero por nacio. Krom tio, la germana estas parolata ne nur en Germanio. Kiam oni konsideru ion lingvo kaj kiam dialekto, estas distingo farebla nur arbitre. La frisa ekzemple estas multe pli proksima al la nederlanda kaj angla ol al la bavara, kiu siavice estas pli proksima al dialektoj de Aŭstrio. Ankoraŭ pli: kaj la „Horst-Wessel-kanto“ de la nacioj kaj la „Internacio“ de la laborista movado povas esti kantataj en la germana – sed ambaŭ kantoj estas enhave kaj laŭ la intenco plene malsamaj. Kaj inverse: unu saman penson oni povas esprimi en diversaj lingvoj – kaj lingvojn oni povas lerni. Kiun manieron babili la ŝtato levis al la statuso de landa lingvo, estis io arbitra kaj hazarda. Nur pro la burĝa-kapitalista ŝtato naciaj lingvoj aperis en la mondo kaj estis disvastigitaj kaj trapuŝitaj (i.a. per la ĝenerala lernejdevo, per lernejoj) sur la respektiva ŝtata teritorio. Naciaj unuecaj lingvoj estas do inventaĵoj kaj estas la rezulto de ŝtataj agoj kaj leĝaj reguligoj.

„Ni estas nacio, ĉar ni havas la saman kulturon.“
Ankaŭ la imago, ke nacio estas klarigebla per samaj „moroj kaj kutimoj“ kaj samaj kulturaj preferoj, estas sensencaĵo. Kiu pripensas tion, rimarkas rapide, ke la punko el malgranda urbo, la modsekvema entreprenestrino el Berlino kaj la drinkejestro el vilaĝo havas sufiĉe malsamajn kulturajn preferojn kaj „morojn kaj kutimojn“. La plej multaj germanoj enuigite eltenis „sian“ Goethe en la lernejo, dum multaj eksterlandanoj scias aprezi liajn tekstojn. Ĉiu prefero por difinita muziko, literatura epoko, pentroarto, spicaĵo, konduto ktp. estas pli demando de individua gusto kaj de hazardaj kutimoj. En kelkaj regionoj karnavalaj kutimoj estas establita elemento de la kultura vivo, en aliaj ili estas plejparte nekonataj. Kaj kion la frisa teceremonio havas komunan kun la bavara ‚‘Schuhplattler'‘-danco? La nacieco ne decidas pri kulturaj preferoj kaj malpreferoj. Kaj kulturaj preferoj kaj malpreferoj neniam konsistigis la bazon de nacio. La vero estas, ke entute nur la moderna ŝtato kiel la unua inventis la „nacian kulturon“: dum tio ĝi faris kaj faras diversajn aferojn por influi la kulturan sentadon de siaj regatoj. La lernofakoj „germana lingvo“ kaj „prisocia scio“, ekzemple, transdonas al junaj gecivitanoj la unuecan lingvon, selektitan aron de verkistoj kaj la regulojn de la reganta socia ordo. Kio estas alkalkulata al la nacia kulturo, estas do rezulto de la respektiva ŝtata difino.

„Ni estas nacio, ĉar ni havas komunan historion.“
En la lernejo oni instruas la historion de la „propra“ nacio. Kaj ekzistas kelkaj familiaj historioj kiel tiu pri la praavo, kiu iris en la militon kontraŭ „la rusoj“ aŭ „la usonanoj“, aŭ tiu pri la praavino, kiu post tio forigis la rubojn. Sed ke tiuj historioj tiom similas inter si, havas sian kialon en tio, ke jam la prauloj estis kunigitaj kiel ŝtata trudkolektivo, kiel nacio – por kiu ili ekzemple iris militi. Aparte de tio, la familiaj historioj ekzemple de fabrikposedanta familio diferencas konsiderinde de tiuj de la laboristaj familioj, kiuj laboris en la fabriko. Sed eĉ se ĉiuj membroj de nacio fakte havus komunan historion – tio estus jam absolute ne argumento por pozitiva sinrilatigo al la respektiva nacio; pli validas la malo. En la 1950-aj jaroj la nazia pasinteco de Germanio estis prisilentata – dum nuntempe germanaj politikistoj derivas el ĝi „specialan nacian respondecon“ kun la celo pravigi militmisiojn en la tuta mondo. Per lerneja instruado, memorigaj lokoj, muzeoj, klerigprogramoj ktp. la ŝtato desegnas specifan bildon (nacian historion) por subfundamenti siajn respektivajn politikajn celojn. Se oni citas la historion kiel unu kialon aŭ eĉ kiel la unikan kialon por nacio, tiam oni inversigas la verajn rilatojn: ĉar homoj kiel civitanoj estas submetitaj al ŝtato kaj kunkonstruataj kaj traktataj kiel nacia komunumo, ili kiel rezulto ekhavas komunan „sorton“ (ekzemple militi por Germanio). Sen nacia ŝtato neniu nacia historio.

„Ni estas nacio, ĉar ni dividas la samajn bazajn valorojn.“
La lasta provo pravigi la nacion nomiĝas konstitucia patriotismo, kaj ĝi asertas, ke ekzistas ia komuna decido, kiun la membroj de nacio faris: nome, ĉar ili kundividas unuj kun la aliaj difinitajn valorojn kaj la ŝtatan ordon. Nu, mi bedaŭras, sed ĉe tiu decido mi ŝajne malĉeestis. Povas ja esti, ke la gecivitanoj de la plej multaj ŝtatoj akceptas „sian“ respektivan ŝtatan regadformon kaj identiĝas kun ĝi. Ili do opinias, ke estas normala afero esti difinita kiel germano, sviso, brazilano ktp. Tamen, ĉu iam oni demandis al ili, ĉu ili entute konsentas pri tio, ke la Tero estu disdividita en naciajn ŝtatojn? (Kaj eĉ se la propraj gepatroj aŭ geavoj estus iam pridemanditaj, tio ne devontigus nin.) Kaj ĉu homoj povas iĝi membroj de nacio, nur ĉar ili opinias ĝian konstitucion bona? Evidente ne. Samaj valoroj do ne estas la kialo, pro kiu oni alkalkulas personon al difinita nacio. En demokratia nacia ŝtato oni deziras kaj postulas, ke ĉiuj gecivitanoj deklaru sian akordiĝon kun ordo, pri kiu ili en la realo ne havas ion por decidi. Jen la fina konsekvenco de la apoteozata burĝa libereco: demokratio estas la libervola submetiĝo de la unuopulo sub la ŝtato en la nomo de la nacio.

de ‚‘Kritik im Handgemenge'‘ [“Kritiko en la interpuŝiĝo“], Bremeno (grupo de Juna Maldekstro kontraŭ Kapitalo kaj Nacio)

Share:
  • Facebook
  • Twitter
  • email
  • MySpace
  • Tumblr