Etnopopolismo mistrafas

La kapitalismo-kritiko de (nov-)nazioj nek komprenas nek volas abolicii la kapitalismon.

Kial ni entute okupiĝas pri tio?
Dekstra kontraŭkapitalismo ne estas nova fenomeno. El ĝia rasisma kaj kontraŭjudisma mondrigardo kaj el la pozitiva sinrilatigo al popolo, ŝtato kaj laboro – la etnopopolisma mondrigardo – sekvis jam post la Unua Mondmilito simpla kaj falsa klarigo pri la malbonaj ekonomiaj kondiĉoj kaj socialaj problemoj de la kompatinda germana popolo: „Kulpas ili!“ Sed nova afero estas, ke novnazioj okupiĝas pri tutmondiĝo, kaj ke iliaj sinprezento kaj sloganoj alkonformiĝis al tiuj de la G8-kontraŭuloj. Dum kontraŭtutmondiĝaj protestoj, lundaj manifestacioj ['‘noto de la tradukinto'‘: ĉiulundaj regulaj manifestacioj, i.a. kontraŭ malmunto de la sociala sistemo] kaj protestoj kontraŭ la krizo, novnazioj el la NPD ['‘ndlt'‘: Nacidemokrata Partio, ekstremdekstra] ĝis la „Liberaj Kamaradaroj“ ['‘ndlt'‘: neformale organizitaj lokaj ekstremdekstraj grupoj] serĉis aliĝeblecojn.
De la amaskomunikiloj, de la scienca medio esploranta pri „dekstra ekstremismo“ kaj de parto de la maldekstrularo la interesiĝo de novnazioj pri kontraŭkapitalismo estis konstatita kun ekmiro. Tio, ili pensis, estas maldekstra temo – kiel do povas esti, ke maldekstrajn temojn alproprigas dekstruloj? Por „ekstremismo-teoriuloj“ tiu fenomeno estis plia pruvo, ke la du „ekstremoj“ proksimiĝas unu al la alia kaj eble trovis la kapitalismon kiel komunan malamikon. Ĉe tutmondiĝo-kritikaj maldekstruloj troviĝis male la suspekto, ke devas temi pri insido celanta logi „aŭtentikajn“ tutmondiĝo-kritikantojn dekstren. Tial oni do avertis, ke novnazioj „kaŝiĝas“ malantaŭ laŭaspekte kontraŭkapitalismaj sloganoj. Ambaŭ reagoj neas, ke povas ekzisti komunaĵoj kun la propraj starpunktoj. Tamen, iuj el la dekstraj argumentoj kaj tezoj havas efektive kelkajn konektopunktojn kun popularaj kaj maldekstraj klarigmanieroj pri la kapitalismo kaj ĝiaj fenomenoj.
Dum ni kun (nov-)nazioj ne volas diskuti, ni opinias, ke gravas trakti tiujn pensmanierojn en la socio kaj ankaŭ ĉe maldekstruloj.

Radikoj, hejmlando, etna komunumo – pli ol iomete misvoja
Kiam (nov-)nazioj parolas pri kapitalismo, ili ne celas kiel ni sistemon, en kiu ĉiuj partoprenas kaj al kiu ĉiuj estas submetitaj. Kaj kiun ni ĉiutage reproduktas, kiam ni aĉetas ion por manĝi, iras al la laboro aŭ ie volas loĝi. Ili asertas, ke la kapitalismo estas inventaĵo kaj enscenigaĵo de kelkaj unuopuloj (en ilia ĵargono: la „kapitalista kasto“), kiu per ĝi regas la ceteron de la homaro. Ili referencas tiuokaze al naturdonita monda ordo, kiu dividas la homojn laŭ ilia „deveno“ en „popolojn“ kaj „rasojn“. Sekve, ĉiuj devus havi sian „originan“ lokon sur la monda mapo kaj en hierarkia vicordo. Al kiu popolo vi apartenas – tion ne decidas vi mem, sed la popolaneco estas, se tiel diri, heredata. Laŭ tiu asigno oni atribuas al vi ankaŭ trajtojn. Ĉi tiu popolo devas ĉiam bone teni sin unueca kaj konsistigi fortan nacion, ĉar la popoloj devas trapuŝi sin unu kontraŭ la alia en la batalo por resursoj kaj teritorioj. Por tio nececas forta ŝtato. Aha. Tio sonas rasisme, kaj tia ĝi ankaŭ celas esti. Popolo, lando, ŝtato, nacio – sur tiu mondrigardo baziĝas la „kontraŭkapitalismo de dekstre“.

La dekstraj gekamaradoj volas do protekti la propran etnan komunumon. Kaj kontraŭ kio? La popolo – precipe la germana – estas laŭ ili tute „elradikigita“. Pro la antaŭenirinta tutmondiĝo, migrado, senlaboreco kaj rapidmanĝejaj ĉenoj, kiuj anstataŭas germanajn gastejojn. Apud tiuj ekonomiaj minacoj troviĝas ankaŭ holivudaj filmoj kaj similaj kulturaj „negermanaj“ influoj, plejparte el Usono, inter la danĝeroj, ĉar ili laŭdire forŝiras de la popolo ĝiajn „morojn kaj kutimojn“.

Senradikigita laŭ ili estas ankaŭ la laboro, ĉar la homo en kapitalismo ne laboras por la fortigo de la etna komunumo, kio estus ĝiaj naturaj bezono kaj strebo. En alvoko okaze de la Unua de Majo, la „Tago de germana laboro“, novnazioj el Berlino skribis: la laboro estas „karakterkonstrua“ kaj ebligas al la homoj krei sian vivobazon. Homoj devas do plu ricevi pagon por sia laboro surbaze de la principo de laŭmerita distribuado, kiel rekompencon por sia servo al la „etna komunumo“. Sed en kapitalismo la laboristo laboraĉas, male, por la profitisto, la kapitalisto.

Klarigmanieroj ekde konspirteorioj ĝis malkaŝa kontraŭjudismo estas uzataj por identigi tiujn „kapitalistojn“ kaj klarigi ilian potencon. Kial la plimulto de homoj laborus por la persona bono de tre malmultaj? Ĉar, kiel oni asertas, la homoj pere de la tielnomata „predanta kapitalo“ estas sklavigitaj. Tiu kapitalo devenas ne de honesta, krea laboro, sed ĉerpiĝas el akciaj societoj, interezenspezoj, spekulacioj, internacia komerco, kaj ĝi iel kvazaŭ per si mem plimultiĝas. Kontraste kun nacia, sendependa produktadmaniero de etna komunumo, tiu internacia formo laŭ ili estas „kontraŭ la naturo“. Cetere, ekde la komenco de la 20-a jarcento la nacisocialismaj sloganoj malmulte ŝanĝiĝis. Jam la NSDAP ['‘ndlt'‘: la nazia partio] enskribis la „rompadon de la interezo-servuteco“ en sian partian programon en 1919. Ĝi postulis la finon de „enspezado sen laboro kaj peno“, kiu nocio ampleksas komercadon per obligacioj, la bankan sistemon kaj prenadon de interezo. Sub la devizo „laboro anstataŭ dividendo“ la „antikap-kampanjo“ de Liberaj Kamaradaroj okazigis manifestacion en Frankfurto ĉe Majno en 2006.

Tial la respondo de la NPD al la krizo estas, ke „socialemo eblas nur nacie“, kaj ĝi jam denove postulas aferojn, per kiuj ĝi volas konservi la socion kiel eble plej „germana“: abolicii la azilrajton kaj kondiĉi la donon de germana pasporto je havo de gepatroj naskitaj en Germanio, malmembrigi ĉiujn „eksterlandanojn“ de la sociala kaj pensia asekuroj kaj „fortigi la popolon kaj landon“ per „teritorie orientita ekonomio“.

Ne la principo de laŭmerita distribuado kaj la varproduktado estas ĉi tie vidataj kiel problemoj, sed la suferado de la etna komunumo. Sociaj konfliktoj, kiuj rezultas interalie el ĉi tiu freneza rilataro, estas interpretataj en la etnopopola pensmaniero kiel konfliktoj estiĝantaj pro la miksiĝo de popoloj kaj kulturoj. Per la ideologio de „kreanta“ kaj „predanta“ kapitalo oni faras distingon, kiu tiuforme tute ne ekzistas. Entreprenoj, egale ĉu la eta firmao el la najbaraĵo ĉu la granda el Nov-Zelando, ĉiuj agas laŭ la sama logiko. Ili situas en konkurenco kun aliaj entreprenoj kaj devas trapuŝi sin. Same kiel vi la salajrulo okaze de dungiĝoj devas trapuŝi vin kontraŭ aliaj kaj devas atenti, ke vi konservu vian laboron. Estas neniu demando pri tio, ke laboroj estas diverse alte pagataj kaj ke la vivo en kapitalismo estas diverse komforta. Sed ekzistas neniu, kiu staras tute ekster tiuj procezoj kaj tenas la stirilon en la propra mano.

Jen la punkto, ĉe kiu trosimpligita kapitalismo-kritiko kaj etnopopolaj sensencaĵoj kuntrafiĝas: ĉe la kontrastigo de „bonaj“ kaj „malbonaj“ entreprenoj, ĉe la distingado de hejmlandaj entreprenoj, laŭdire principe pli bonaj ol internaciaj konzernoj.

Ekde la komenco de la krizo en 2007 iĝis klare, kian imagon la plej multaj homoj havas pri la kapitalismo. Unue, oni plej ofte taksas ĝin neevitebla kaj necesa. Due, oni komprenas la krizon kiel eraron, kiun iu devas esti kaŭzinta.

En la reagoj je la financa krizo aperas en diversaj ĵurnaloj en Germanio plej ofte du roloj: gajnintoj, kiuj samtempe estas krimintoj, kaj la viktimoj de la krizo.

Kulpaj pro la „kolapso de la ekonomio“ estas laŭdire monavido, la entreprenestroj kaj la bankoj. Aŭ ankaŭ la ŝtato, kiu ne zorgis pri siaj gecivitanoj kaj ne sufiĉe severe traktis la entreprenojn. Sub la sekvoj de la krizo suferas nun la honestaj gelaboristoj, la homoj kun ŝparlibretoj kaj la bona fido je sekureco, la germana ekonomio kaj multe pli da senkulpuloj.

‚‘Der Spiegel'‘ titolis unu numeron en 2009 pri la krizo-temo „Casino Global“. Bildo, kiu prezentas la akciajn merkatojn kiel grandan vetludon, en kiu la borsonegocistoj plezuriĝas per fordiboĉado de la mono de aliaj homoj; je la ĉagreno de tiuj aliuloj, kiuj devis peze labori por la mono. Simile la analizo de la sukcesa filmfaristo Michael Moore, kiu en sia filmo „Capitalism – a Lovestory“ [“Kapitalismo – amhistorio“] diras, ke la kapitalismon estis origine bona ideo. Li diras, ke ĝi elreliĝis nur pro la senbrideco de la entreprenistoj kaj homoj de la politika sfero.

Tiu rigardmaniero ne akordas kun la malkaŝa kontraŭjudismo de la (nov-)nazioj. Sed ankaŭ ĉi tie oni diferencigas inter bona kaj malbona kapitalismoj kaj desegnas bildojn, kiuj tre proksimas al tiuj de la „kreanta“ kaj la „predanta“ kapitalo.

Sub la premiso, ke la problemo estas nur monavido kaj komercado per akcioj, la solvo estus simpla: nur la malbonaj kutimoj de la homoj devus ŝanĝiĝi. Paf paf: pli justa kapitalismo? Apenaŭ. Malbonaj kutimoj povas ekzisti, sed ne estas ili, kiuj trudas al homoj akciajn negocojn kaj salajrolaboron. Tial ankaŭ vanas la volo kontraŭagi ilin per moralaj rimedoj.

Por sence kritiki la kapitalismon, oni devas do kompreni ĝin, kaj samrilate ankaŭ la ŝtaton kaj la nacion. Kun la mondrigardo de la NPD kaj ĝiaj samspirituloj tio estas tute senperspektiva. Ilia ideologio de sango kaj tero ĉiukaze ne alportas nin al pli bonaj kondiĉoj – male. Ĝuste tiu, kiu volas havi kun ili nenion komunan, devus demandi al si, de kie venas la paralelaĵoj kun iliaj tezoj. Ĉar interkovriĝoj kun la postuloj de (nov-)nazioj ne signifas, ke tiuj ion ĝuste faras, sed ke ĉe oni mem io malĝustas.

Share:
  • Facebook
  • Twitter
  • email
  • MySpace
  • Tumblr