20-jariĝo de la reunuiĝo?

Marde je la sepa sonoris ĉe Franciska la vekhorloĝo. De kelkaj semajnoj Franciska ne plu ŝatas mardojn. Jen kial malfacilas al ŝi ellitiĝi. Ĉar hodiaŭ estas denove la lernofako „politiko kaj ekonomio“. De kiam malkovriĝis, ke de ŝi devenas la Germanio-kritikaj glumarkoj en la lernejo, oni en „politiko kaj ekonomio“ ankaŭ tion temigas. Tiam venis la tuta argumentaro, kiun ŝi jam tiel ofte aŭdis. Ke ĉiu bezonas nacian identecon. Ke Germanio jam tiel multon atingis. Goethe, Schiller, Luther, Einstein. Ke ankaŭ aliaj nacioj fieras, kio estas absolute normala afero. Ke ankaŭ en Pollando troviĝas nazioj. Fine ŝi ne plu sciis, kion ŝi diru, kaj eĉ ne plu ĝuste, kion ŝi pensu. Kaj aldone al ĉio ĉi, hodiaŭ s-ro Hoffmann volas eĉ veturi kun la gelernantoj al tiu publika aranĝo okaze de la „20-jariĝo de la reunuiĝo“.
Franciska plilongigas la matenmanĝon sen rimarki tion, kaj tiam estas jam la oka horo. Efektive, ŝi devus nun ekkuri kaj verŝajne ŝi tamen alvenus tro malfrue. Anstataŭe, ŝi decidas havi ventrodolorojn.Tio estas unu el la malsanoj, kiujn oni ne povas kontroli tuj. „Ventrodoloroj, bone, mi pludonos la informon“. La instruistino, kiun ŝi kaptas pertelefone en la sekretariejo, efikas stresigita kaj ne faras pliajn demandojn. Nun Franciska sidas hejme kaj el ŝia kapo ne foriras ĉiuj tiuj diskutoj, kiujn ŝi havis dum la pasintaj semajnoj en la lernejo. Do ŝi decidas rigardi ĉion pli precize: Germanio, kio estas tio fakte? Kial oni reunuigis ĝin? En Vikipedio ĉio sonas absolute sendanĝera: 16 federaciaj landoj, Baza Leĝo, 82 milionoj de enloĝantoj, la registara formo de parlamenta demokratio. Ĉi tie ŝi trovas, haste serĉante, nur pozitivaĵojn pri Germanio. Nenio, kio respondas al la malkomforto, kiu sidas sen foriri en la profundo de ŝia stomako.
Germanio estas jam pramalnova, tion diris al ŝi la kunlernantoj, aĝa milojn da jaroj. Temis tiam pri la Batalo de Varus en la Teŭtoburga Arbaro en la jaro 9 kaj pri la ĝermanoj. Survoje al la biblioteko Franciska kolektas ankoraŭfoje ĉiujn argumentojn, kiujn oni prezentis al ŝi. Kaj tiam ŝi komencas rigardi diversajn librojn, kiujn ŝi trovis per la serĉado per notvortoj. Germanio estas nacio aŭ ankaŭ nacia ŝtato, estas skribite tie. Kaj tiuj nacioj estiĝis, kiam la kapitalismo formiĝis. Kiam tio okazis en Germanio? 1871. Antaŭe, estas skribite tie, ekzistis Prusio, Bavario kaj ege multe da aliaj ŝtatetoj, kiuj kuniĝis. Sed … en 1871! Do Germanio estas … merdon, ŝi fakte ne tiom ŝatas matematikon … 138-jara. Tio estas ĝuste kvar generacioj. Sed la kunlernantoj de Franciska kaj s-ro Hoffmann ja ĉiam parolis pri la ĝermanoj kaj la germana popolo. Tiam devus ekzisti tiu germana popolo jam antaŭ 1871, nur per landlimoj dividita. Ĉu okazis tiam unuiĝo tia, kia en 1989? Sed en la libroj pri historio en la biblioteko io tia ne estas menciita. En la 19-a jarcento la komerco pro la kapitalismo tre fortiĝis kaj la multe da doganimpostoj, kiujn oni devis pagi ĉe ĉiu landlimo, forte bremsis la evoluon. Ĉefe la komparo kun la jam progresinta Francio evidentigis tion al la germanoj. Nur antaŭ tiu fono formiĝis komuna germana nacia strebado en la suprenstrebanta burĝaro. Kelkaj el la etŝtatoj eĉ rezistis kontraŭ la fondo de la regno en 1871. Oni trudis ĝin al ili per armea forto. Ĉu do antaŭe ne ekzistis germana popolo?!
Kial la kunlernantoj de Franciska nun jam la tutan tempon parolas pri popolo kaj miljara historio? Precipe interesa laŭ Franciska estas, ke pli frue en Berlino kaj Brandenburgio triono de la loĝantaro parolis la francan – kiel tio povas esti? Ŝi malkovras sciencan libron, kiu ŝajne havas kelkajn pretajn respondojn. Ĝi estas terure nekompreneble verkita, kaj Franciska superflugas nur kelkajn paĝojn. Tie estas skribite, ke nur per la estiĝo de la nacio trapuŝis sin unueca lingvo. Ankaŭ la imagoj, ke ekzistas komunaj historio, kulturo kaj kunaparteno, estiĝis nur okaze de tiu formiĝo de nacioj. Nun la afero komencas havi sencon por Franciska. Ŝi notas tion, por ne forgesi ĝin: Germanio estis inventita en la 19-a jarcento.
Tiam reeĥas la vortoj de s-ro Hoffmann en la oreloj de Franciska: tio, ke Germanio plenumis tiom da bonaĵoj. En la lecionoj pri historio oni ĉiam premis ŝin, por ke ŝi estu tre precizema. Ŝi neniam povis noti enkape tiom da jarciferoj kaj devis tamen parkeri ilin. Do, ŝi pensas, ĉi-foje mi estos tre precizema: se Germanio ekzistas nur ekde 1871, tiam Bach, Goethe kaj Luther forfalas ekster konsideron. Tiam ŝi notas la elstarajn eventojn de la historio de la germana nacio el la granda enciklopedio, por povi raporti pri ili al siaj kunlernantoj: 1884 ĝis 1919 germana koloniismo (Germanio havis multnombrajn koloniojn en Afriko kaj Azio), 1904 genocido kontraŭ la hereroj kaj namoj en Germana Sudokcidenta Afriko, la Unua Mondmilito, Nacia Socialismo, Dua Mondmilito, holokaŭsto. Germanio estas ekspozicio de hororaĵoj, Franciska pensas, dum ŝi iom post iom komprenas, kial ŝi havas tiel fortan malinklinon, kiu ne povis forlasi ŝin. Nun klariĝas al ŝi, kial ŝi ne volis kuniri hodiaŭ al la rememoriga aranĝo pri la reunuiĝo de la ekspozicio de hororaĵoj.
Ĉe la venonta renkontiĝo de la lerneja ĵurnalo ŝia kun fervoro verkita artikolo kuŝas sur la tablo. Ĝi iĝis multe tro longa kaj ŝi ne scias, kie ŝi ankoraŭ koncizigu. Franciska estas iomete ekscitita kaj necerta. Tiam ĉiuj unu post la alia rigardas supren, fininte la legadon. „Via teksto etas tute bona. Estas fakte interese. Sed tia historileciono … en la lerneja ĵurnalo, ĉu tio ne estas iomete tro seka?“ Efektive, pensas Franciska. Fakte oni devus demandi ankaŭ, kiel tio rilatas al ni. Kia problemo estas tio hodiaŭ, ke ĉiuj aĉetas la stultaĵojn?
Post la iom longa diskuto en la redakcio de la lerneja ĵurnalo ŝi eksidas kaj plu verkas sian artikolon. Ŝi komencas per tio, ke post la reunuiĝo videbliĝis, ke la imago pri „germana popolo“ signifis ĉefe perforton. Kiel neniam antaŭe post la epoko de Nacia Socialismo ekzistas dekstrulaj kaj rasismaj atakoj, pogromoj kaj murdoj. Ĉe la reunuiĝo kuniĝis ne simple du strukturoj, sed io sufiĉe perfortoplena.
Sed eble mi kolektos unue ĉiujn aferojn, kiuj faras tian nacion neeltenebla, antaŭ ol simple ekskribi, pensas Franciska, kaj komencas fari liston. Preskaŭ ĉiutage oni deportas homojn. Tio devas esti inkluzivita, ĉar efektive ĉiuj devus povi loĝi tie, kie ili volas. Kaj tiu pogroma etoso el la 90-aj jaroj nun ĉiam ankoraŭ ekzistas. Amikino, kiu ne estas blanka, diris al ŝi, ke ŝi neniam veturas al Brandenburgio, ĉar estas tro danĝere. Post la Nacia Socialismo vivas nur tre malmulte da judoj en Germanio pro la ĉiam ankoraŭ forta malamikeco al judoj. Renkontiĝas ĉiam ankoraŭ grupoj de forpelitoj, kiuj postulas, ke la en 1945 al Pollando transdonitaj teritorioj ree apartenu al Germanio … Ho ve, tiu listo fariĝos longa. Franciska decidas fari el ĝi tutan artikolserion en la lerneja ĵurnalo.

Share:
  • Facebook
  • Twitter
  • email
  • MySpace
  • Tumblr